Giovanni Falcone
Aspekto
Giovanni Falcone | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Giovanni Salvatore Augusto Falcone |
Naskiĝo | 18-an de majo 1939 en Palermo |
Morto | 23-an de majo 1992 (53-jaraĝa) en Capaci |
Mortokialo | Bombado per aŭto |
Tombo | Palermo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1992) Reĝlando Italio (1939–1946) |
Alma mater | Universitato de Palermo |
Familio | |
Frat(in)o | Maria Falcone (en) |
Edz(in)o | Francesca Morvillo (en) |
Okupo | |
Okupo | magistrato juĝisto |
Giovanni FALCONE ([ĝovanni falkone]; naskiĝis la 18-an de majo 1939 en Palermo, mortis la 23-an de majo 1992 en Capaci) estis itala juĝisto kaj famiĝis kiel batalanto kontraŭ mafio.
Falcone proksimume de 1980 koncentriĝis al la batalo kontraŭ mafio kaj aplikis enketojn pri bankaj kontoj por spuri la vojojn de la mafia mono.
Timigite pro lia agado la itala mafio en 1992 eksplodigis la aŭton de Falcone per 500-kilograma bombo, mortigante lin, lian edzinon kaj tri gardistojn.
Multaj stratoj kaj lernejoj estis nomitaj honore al Falcone. La flughaveno de Palermo portas lian nomon kaj tiun de lia kolego Paolo Borsellino.